Scala (programlingvo)

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la programlingvo Scala. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Scala.
Scala
Logobildo de Scala
Logobildo de Scala
objektema programlingvo • funkcia programlingvo • multparadigma programlingvo • programlingvo sur Java Virtuala Maŝino • programlingvo
Paradigmo: Objektema, funkcia, struktura, imperativa
Paradigmo(j): kunrula komputado • funkcia programado • ordonema programadoobjektema programado
Aperis en: 2003[1]
Aŭtoro(j): Martin Odersky, nun ĉe Svisa Federacia Instituto pri Teknologio Laŭzano
Aktuala versio: 2.11.7[2]
Tipa sistemo: Statika, forta, protektita, nominativa, manifest-bazita
Ĉefaj realigoj: unu
Kreita sub la influo de: Java, Eiffel, Pizza, Ruby, Haskell, ML
Permesilo(j): angle BSD-simila permesilo
Retejo: angle scala-lang.org
vdr

Scala reprezentas kunigon de vaste aplikataj objektemaj konceptoj kun la ĝis 2002 ĉefe akademie uzataj konceptoj de funkcia programado en statike tipsekura formo.

Ĝi heredis sian sintaksan aspekton pere de Java el C. La stirstrukturoj parte tre similas al Java (if, while, try-catch); la for-ripeto kaj la match-disbranĉiĝo havas multe pli grandan uzeblecon ol siaj respondaĵoj en Java. Ĝi heredis la objektorientitajn konceptojn ĉefe de Java, sed ankaŭ plifleksebligis ilin per kapablo enmiksi trajtojn (parte realigitajn interfacojn). Ĝi heredis la tipsistemon de ML kaj la funkcian programadon kun prokrastita elkalkulado de Haskell.

Scala (prononcu skala) estas mallongigo de "scalable language" (pligrandigebla lingvo).

Ĝi ruliĝas sur Java-virtualmaŝinoj kaj povas komforte voki tradukitajn Java-programojn kaj esti vokitaj de ili. Tial ĝi povas uzi la grandegan kvanton de ekzistantaj Java-bibliotekoj.

Varianto por uzado sur la .NET platformo de Microsoft ekzistas, sed ne havas tiom da adeptoj kiel la JVM-varianto.

  1. angle Scala's Prehistory
  2. angle Aktuala versio de Scala

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search